Maniac Mansion

Maniac Mansion

Maniac Mansion Deluxe en Esperanto

Maniac Mansion Deluxe en Esperanto
Disvolvo Lucasfilm Games
Eldoninto Lucasfilm Games
Distribuo GOG.com
Direktoro Ron Gilbert
Muziko George Sanger
Sekvita de Day of the Tentacle
Platformo Diska Operaciumo
Ĝenro point-and-click adventure
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
vdr

Maniac Mansion (Maniula Domego) estas videoludo, kiu estis eldonita en 1987 de Lucasfilm Games. Ĝi popularigis novan ludstilon kaj arigis legion da ŝatantoj ĉirkaŭ la mondo. En 2004 internacia volontula skipo relanĉis la ludon, nun kun pli ellaborita grafiko kaj rulebla en modernaj komputiloj, Maniac Mansion Deluxe. Intertempe, pli ol 400000 personoj jam elŝutis la novan version (senpagan), kaj kiu estas ade tradukata en aliajn lingvojn, inkluzivante Esperanton. Ĝi ankaŭ estas disponebla en angla, franca, itala, germana, portugala, hispana, bulgara, malta, rusa, nederlanda, finna, hungara kaj norvega.

En Maniac Mansion, la ludanto interagas kun roluloj kaj objektoj, kadre de pluraj malgrandaj sinsekvaj enigmoj, kiuj devas esti kohere solvitaj cele al la fina tasko: savi la koramikinon de la ĉefa rolulo, enkarcerigitan de freneza sciencisto. Oni gvidas skipon de tri studentoj tra lia domego, interagante per komandoj kaj dialogoj, kiuj donas indikojn pri la solvo de la enigmoj. Vi eltrovos ke ĉiu el la sep elekteblaj junuloj havas specialajn lertojn, talentojn kaj malfortojn, kaj ĉiu el la frenezaj loĝantoj de la domo havas celojn kaj dezirojn kiuj povos helpi aŭ bloki vian skipon, depende de kiel vi rilatas al ili. La historio - kaj via alirmaniero por plenumi la celon - estos malsamaj laŭ la knaboj kiujn vi elektas kaj kiel vi interagas kun la personoj kaj aĵoj en la domego... Longaj horoj da alloga cerbumado atendas vin!

Pro la ampleksa teksta interagado sur grafika interfaco, la ludo estas plaĉa rimedo por praktiki lingvajn talentojn. Ĝi estas bona amuzaĵo kaj por progresintoj, kaj por progresantoj; la grafika interagado ebligas ke eĉ komencantoj ĝuu la ludon, samtempe ĉerpante sufiĉe ampleksan vortprovizon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search